lichess.org
Donate
Sola peono

Foto de George Becker de Pexels

Ĉu vi devus rezigni aŭ ludi plu en malvenkataj pozicioj?

ChessAnalysisStrategy
Rezigni estas okej, sed batali plu povus valori

En multe da viaj ludoj vi havos malvenkatan pozicion. Ĉu vi fuŝis la malfermon aŭ faris taktikan eraron - en malvenkata pozicio vi havas du opcioj: rezigni aŭ iel provi batali plu.

Kial rezigni?

Ne estas honto en rezigno. Fakte iuj homoj eĉ dirus, ke estas malrespekta ne rezigni en klare malvenkata pozicio. Rezigni ankaŭ povus ŝpari al vi kelkajn nervojn. Anstataŭ dolore alkroĉiĝi al senespera pozicio, vi povas iri rekte al la analiza tabulo, rigardi viajn erarojn, kaj pluiri.

Kial ludi plu?

Krom la fakto, ke malvenkata ne estas malvenkita, kaj vi ankoraŭ povus gajni duonan aŭ eble eĉ plenan poenton - se vi decidas pluludi en malvenkataj pozicioj, post iom da tempo, vi eble komencos evolui superforton, kiun ne multaj ludantoj havas.

Unue, se vi decidas ludi plu, vi devus esti preta suferi - multe. Eĉ en ŝajne deciditaj pozicioj, ludoj povas daŭri longe, kaj vi verŝajne ankoraŭ malvenkos la ludon finfine.

Sed: en la procezo vi lernos aferojn, kiujn vi ne lernos pli bone aliloke. Daŭros, sed malrapide vi pliboniĝos ĉe ekvidi ajnan spuron de rimedo en via pozicio, ajnan malgrandan minacon, kiun vi povus havi, ajnan malgrandegan manieron por premi vian kontraŭulon. Vi lernos kiel eviti simpligon, kiel teni pozicion komplika kaj kiel uzi la horloĝon kiel armilon. Vi trovos novajn manierojn krei atako el nenio, aŭ fabriki surprizajn eternajn ŝakigojn. Vi pliboniĝos elteni premon kaj rezisti kiel eble plej longe.

Ĉi tiuj aferoj ne nur helpos vin kelkfoje savi (duonan) poenton en malvenkata pozicio. Ili ankaŭ helpos vin en venkata pozicio, ĉar vi ankaŭ pliboniĝos ĉe ekvidi la rimedojn kaj minacojn de via kontraŭulo. Kaj: kiel eviti ilin.

Konkludo

Estas nenio malbona pri rezigni malvenkatan pozicion. Sed se vi, almenaŭ kelkfoje, decidas daŭrigi batali, kvankam ĝi eble estos dolora kaj frustranta foje, finfine vi fariĝos multe pli forta kaj pli rezistema ludanto.

Rekomendita legaĵo: ErinYu - How lost is a losing position